El la perspektivo de uzanto, la stacidomo estas tre komplika kaj enhavas multajn kaptilojn. Kajoj 1 ĝis 4 situas laŭlonge de la stacidomo kaj estas alireblaj per du subpasejoj. Ankaŭ estas liftoj en la maldekstra subpasejo. La aliaj du kajoj, 5 kaj 6, situas dekstre de la stacidomo.

La stacidomo havas du ĉefajn enirejojn proksime al la trama trafikpunkto Hlavní nádraží. Maldekstra estas pli granda, sed kun ŝtuparo. Dekstra estas senbara. Ambaŭ enirejoj gvidos vin en halojn. En la ĉefa halo estas biletejoj, maldekstre de ĝi poste aliaj servoj, kiel ekzemple bagaĝostokejo. Inter la ĉefa halo kaj la dekstra halo estas pieda koridoro.

En la dua halo vi trovos valutŝanĝejon, atendejon de Ĉeĥaj Fervojoj kaj RegioJet. Kaj volontuloj ankaŭ atendos vin ĉi tie por helpi vin atingi la tramon.

Kajo 1 estas alirebla por rulseĝoj rekte de la stacidomhalo.
Kajoj 2, 3 kaj 4 atingeblas per subpasejo, kies enirejo estas per la ŝtuparo en la halo. De ĉi tiu subpasejo ankaŭ estas liftoj kondukantaj supren al la kajoj, sed la lifto al la subpasejo mem estas dekstre, sur kajo 1. La kajoj estas en akra kurbo, kio signifas, ke foje estas danĝera interspaco inter la rando de la kajo kaj la ŝtuparo al la trajno.
Kajoj 5 kaj 6 estas dekstre, apud la stacio. Forlasante la stacidomhalon, iru laŭ la unua kajo.

Sur ĉiu kajo estas elektronikaj paneloj kun informoj pri forveturoj, alvenoj de trajnoj kaj aliaj informoj.

La stacidomo estas atingebla per publika transporto. Mallongdaŭra parkumado estas ebla, do vi ankaŭ povas preni taksion. Antaŭ la stacidomo, vi ankaŭ povas lui komunajn biciklojn de Rekola kaj Nextbike. Estas necesejoj ĉe la stacidomo.

Aĉeti vi povas en superbazaro Billa rekte en la stacidomo, malfermita ĉiutage ĝis la 22:00. Ene de la stacio estas ankaŭ apoteko Rossmann, bastonpanvendejo Bageterie Boulevard, kafejo Costa Coffee kaj malgranda sandviĉvendejo SuBedna (ni rekomendas!). Antaŭ la stacidomo estas ankaŭ apoteko Dr.Max. Ene de la stacidomo, estas bankomatoj kaj valutŝanĝejo de Ĉeĥaj Fervojoj.

Estas ankaŭ tri atendoĉambroj. Ne mankas ankaŭ du bakejoj (kvankam kun bakaĵoj plejparte faritaj el frostaj duonpretaj produktoj) kaj gazetvendejoj. Dum nokto la halo estas fermita, sed eblas atingi kajojn per subpasejoj, kiuj gvidas de la haltejoj de noktaj busoj. Vi ankaŭ povas lasi viajn bagaĝojn ĉe la stacidomo. La kosto estas po 100 CZK por unu bagaĵo kaj tago. Vi ankaŭ povas pagi per karto kaj en eŭroj.

Necesejoj ĉe la ĉefstacidomo de Brno – supre maldekstre

Necesejoj ĉe la ĉefstacidomo de Brno – en la subpasejo, maldekstre sub la ŝtuparo

Aliro al la kajoj

Sub la ĉefa fervoja stacidomo de Brno estas tri subpasejoj. Sed nur du el ili provizas aliron al kajoj 1 ĝis 4.
La meza, plej larĝa subpasejo servas kiel urba konekto. Se vi estas ĉi tie por la unua fojo, atente sekvu la ŝildojn. La maldekstra estas ankaŭ trairebla, sed fine de ĝi estas ŝtuparo.

Maldekstra subpasejo kun liftoj

Dekstra subpasejo

Aliro al kajoj 5 kaj 6

Kajoj 5 kaj 6 troviĝas dekstre sude de la ĉefa konstruaĵo. Tiujn kajojn kun kvar trakoj kutime ne servas longdistancaj trajnoj de Prago al Bratislavo/Vieno. Tamen, se vi alvenas al la unua kajo, vi povas piediri al tiuj kajoj. Tio estas utila ankaŭ se vi volas uzi la tramon de la haltejo Nové sady.

Skemo de la ĉefa stacidomo en Brno

Skemo de la ĉefa stacidomo en Brno

Plano de trafinkpunkto Hlavní nádraží antaŭ ĉefa stacidomo

Konkludo

La ĉefa fervoja stacidomo en Brno ne estas tre agrabla enirejo al la urbo, kie okazas la Universala Kongreso de Esperanto. La stacidomo estas relative pura, sed la liftoj al la kajoj bedaŭrinde iom malbonodoras kaj kelkfoje ne funkcias. Navigado al ili ene de la kajoj ne estas tre klara. Tamen ne provu piediri trans la relojn, ĉar vi riskas monpunon. Elirante el la stacio al la tramo, estu mense preta por kelkaj ebriaj senhejmuloj. Tamen, ili kutime ne estas ĝenaj, do provu ignori ilin.

Diskuzní fórum

Napište komentář i Vy